| |
Ver
Planos Históricos
de la Casa de
la Moneda: |
|
►1607 |
|
►1678 |
|
►1772 |
|
►1861 |
►Plano
de
ubicación de la
Casa de la Moneda |
|
►Traducción
en
Español |
|

Prensa
de volante fabricada en la Casa de Moneda de Sevilla
en 1735 e instalado en el Real Ingenio de Segovia
para acuñar una nueva serie de moneda de cobre que
comenzó en 1772. A partir de esta fecha, los ingenios
sólo fueron utilizados para adelgazar las láminas
de metal y no para acuñar la moneda como antes.
Esta prensa está actualmente en el museo del Alcázar
de Segovia.
|

Cuños
cilíndricos |
| |
|
| |
| |
|
Historio
de la Monero en Segovia
La
moner-industrio en Segovia havas longan kaj sugestan historion
komencighantan en la romia epoko, kiam chirkaû la
20-a jaro a.K., oni stampas moneron kun la surskribo "SEGOVIA",
hodiaû agnoskata kiel la plej antikva urbonoma atesto.
Jam
dum la Rekonkero, la regho Alfonso la VII-a donacis en
la jaro 1136 kvaronon de la monerkvanto stampita en Segovia
por la konstruo de la malnova Katedralo: la plej malnova
dokumento konata pri chi industrio, tiel grava por Segovia.
En
1455 Enriko la IV-a konstruigis novan monstampejon -la
malaperintan t.n."Malnova Domo"- sur kies moneroj aperis
unuafoje malgranda akvedukto kiel marko de la segovia
monstampejo, simbolo daûranta pli ol 400 jarojn.
La lasta monero el la "Malnova Domo" datighas de 1681.
|
| En
1583 Filipo la II-a achetis malnovan paper-muelejon piede
de la Alkazaro kaj rande de la rivero Eresma, por fari
el ghi sian privatan monstampejon. La konstruajhon desegnis
Juan de Herrera. Ghi estis ekipita per la plej moderna
germana mashinaro tiuepoka, venigita el la monstampejo
de Hall, en Innsbruck, kio estis la plej granda kaj grava
industria intershangho realigita iam ajn en la mondo ghis
tiam. Dum preskaû jarcento, Segovia disponis du monstampejojn
jure kaj teknologie malsamajn.
La nova "Domo", nomita la "Regha Mashinaro", estis la
sola hispana monstampejo kun la rajto stampi la grandajn
"cincuentines" (50 "reales" el arghento) kaj "centenes"
(100 "escudos" el oro), 76 milimetrojn diametraj. Pro
sia famo, gxi ighis scenejo de nenombreblaj reghaj vizitoj
en kompano de eûropa nobelaro. Hispanio fieris pri
chi tiu fabriko char ghiaj moneroj estis tutmonde agnoskitaj
kiel la plej perfektaj. |

La
maquinaria en el Real
Ingenio fue movida por
grandes ruedas hidráulicas similares a ésta.
|
Ekde
1730 oni centrigas la stampon de oraj kaj arghentaj moneroj
en Madrido kaj Sevilla kaj tiun de kupraj en Segovia.
Plie oni fermas la aliajn sep monstampejojn en la duoninsulo.
Tiuepoke oni jam stampis 95 elcentojn de la valoraj metaloj
en la grandaj amerikaj stampejoj, tial Segovia ellaboris
pli grandan volumon de metalo ol Madrido kaj Sevilo kunaj:
la kupro-monerojn por la chiutaga komercado de la tuta
lando. En 1869 oni definitive fermas la stampejojn de
Segovia kaj Sevilla char ekfunciis en 1861 la "Granda
Monerdomo" che la Placo de Colón en Madrido, ekipita per
modernaj vapormashinoj.
Malmuntinte
la mashinaron ghi vendighas kiel ferrubo, kaj en 1874
post kvar senproponantaj aûkcioj, oni aljughas la
konstruajhon al privatulo kiu utiligas ghin kiel farunfabriko
ghis 1973, kiam la konstruajho estas definitive forlasita.
Hodiaû
la Regha Moner-mashinaro, kun sia grava mashin-domo far
Juan de Herrera, estas la plej malnova industria konstruajho
ankoraû staranta, ne nur el Hispanio, sed vershajne
el la tuta mondo. Ghi estas parto de la segovia monumentaro
deklarita de UNESKO Heredajho de la Homaro en 1985. Nun
oni planas ghian reuzadon kiel monera muze-ateliero, por
tiel renovigi ghian historian funkcion.
|
|
Fundación Real Ingenio de la moneda de Segovia
fundacion@segoviamint.org |
|
|